Sceneja lukto

Sceneja lukto estas specializita tekniko en teatro desegnita por krei la iluzion de fizika luktado sen kaŭzi damaĝon al la ludantoj. Ĝi estas uzita en direkta teatroludado same kiel en produktaĵoj de opero kaj baleto. La termino estas ankaŭ uzata neformale por priskribi koreografian lukton por aliaj produktaĵoj kiaj ĉe filmoj kaj televido. Ĝi estas ankaŭ ofta studobjekto por aktoroj kaj dancistoj kun kelka formo de trejnado de luktartoj, kaj estas tre proksime rilata al la praktiko de stuntistoj.

Kapoejro (capoeira, en la portugala) estas luktoarto en la kampo de la scenejaj luktoj disvolvita de afrikaj sklavoj alportitaj al Brazilo kaj de iliaj posteuloj. Ĝin karakterizas lertaj kaj kompleksaj korpomovoj, farataj ofte sur la planko aŭ kapmalsupre kaj piedleve, kaj havantaj kelkfoje fortan akrobatan komponanton.


© MMXXIII Rich X Search. We shall prevail. All rights reserved. Rich X Search